Ludu

La 757-a E_elsendo el la 29.05.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni prezentas en la literatura segmento la 70-an fragmenton de la romano de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al nova situacio en Italio post la komisio de la tasko establi registaron al Carlo Cottarelli, pri la Jagelona Universitato en la rangolisto de T. Reuters kaj pri Krakovo, la unua inter vizitindaj kaj favorprezaj eŭropaj urboj.
– La sciencbultena temo estas dediĉita al heterocefalo, ronĝulo „kontestanta” maljuniĝadon.
– Muzike akompanas nin ĴeLe per la fragmento de la kanzono „Se mi imagas” el la KD „Tra la sonĝoj”.
– La interreta foto prezentas la krakovan foirplacon kun Maria-preĝejo kaj fragmento de Draphaloj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D