Ludu

La 753-a E_elsendo el la 15.05.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Ĉi-marde antaŭ nia mikrofono ni gastigas unu el la lastatempaj diplomitoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, Rafael Zerbetto. Nia interparolo rilatas al lia finverko pri unu el la elstaraj brazilaj verkistoj João Guimarães Rosa, kiu estis ankaŭ esperantisto. Nia interparolanto prezentas kelkajn interesajn ideojn pri la spuroj de Esperanto en liaj verkoj, sed ankaŭ rilatigas sin al lia esperantista agado kaj diplomata vivo.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la lunda vizito de la hungara ĉefministro Viktor Orban en Pollando, al la lunda sangoverŝa protesto de palestinanoj en la sfero de Gazo en la Proksima Oriento, al klopodoj supervenki la postbalotan krizon en Italio. Fine ni informas pri la laste malkovrita plej alta arbo de la lando.
– La sciencbultenaj temoj raportas pri nova aranĝaĵo helponta savi homojn priŝutitaj en la rezulto de tertremoj, domkolapsoj kaj simile. Kaj pri laboroj, kiuj permesis konatiĝi kun la kompleta genomo de rozo.
– Muzike akompanas nin „Kore” per fragmento de sia kanzono „Muzik’” el la KD „Tielas Vivo” eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto de rozo referencas al la sciencbultena informo pri finitaj laboroj koncerne la genomon de rozo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D