Ludu

La 746-a E_elsendo el la 20.04.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia nunsemajna felietono pri Koninda Pollando kondukas nin al unu el la plej interesaj kuraclokoj de la nordokcidenta Pollando – Połczyn Zdrój.
– La komenca kulturtema kroniko informas pri la inaŭguro de la solenadoj – lige kun la 100-jariĝo de la reakirita sendependeco de Pollando en Stalowa Wola – per ekspozicio dediĉita al elstara pola historitema pentristo Jan Matejko. Krome ni parolas pri la 90-jariĝo de la varsovia ZOO-ĝardeno.
– La abunda E-komunuma segmento liveras informon pri kvarjara Esperanto-fako en Zaozhuang-a Universitato, Ĉinio; pri du interesaj nunsemajnaj eventoj en Madrido direktitaj al la hispana publiko, sed konekse kun esperantista aktivado; pri maja simpozio dediĉita al “Multlingvismo en internaciaj organizaĵoj kaj internacia kunlaboro” (Novjorko) kaj pri la junia partopreno de TEJO en Eŭropa Junulara Evento (Strasburgo).
– Por la muzika akompano ni elektis la kanzonon „Branĉo” el la KD Espo Despo Bosniumas eldonita de Vinilkosmo.
– La akompana interreta foto ebligas alrigardi la kuraclokon Połczyn Zdrój, pri kiu ni hodiaŭ felietonas.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D