Ludu

La 744-a E_elsendo el la 13.04.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Niaj komencaj kulturkronikaj infomoj rilatas al la partopreno de Pollando kiel Honora Gasto en la Internacia Librofoiro en Abu Zabi kaj al la planoj de la urbo Lodzo (la centra Pollando) omaĝi la 100-jariĝon de la reakiro de suvereneco fare de Pollando.
– La E-komunumaj informoj rilatas al la porokaza evento en Bjalistoko lige kun la 101-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof, al la scienca programo de la Lisbona UK.
– Antaŭtage de la 101-a mortodatreveno de la lingvokreinto ni referencas al la kongresaj paroladoj de Ludoviko Zamenhof pri Esperanto, kiel funkcianta kaj evoluanta lingvo. Marĝene ni levas tamen la demandon pri la malpliboniĝanta nivelo de la lingvouzo en la publikaj elpaŝoj kaj publikaj tekstoj.
– Ankaŭ ĉi-semajne nian programon finas leterkesta programero.
– La akompana foto el la interreto rilatas al la pola literaturo, kies specimenoj estos prezentitaj en la librofoiro en Abu Zabi.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D