Ludu

La 743-a E_elsendo el la 10.04.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Niajn komencajn aktualaĵoj inaŭguras informo pri la publikaj solenaĵoj en Varsovio en la 8-a datreveno de la aviadila katastrofo apud Smolensko, Rusio en kiu pereis elito de la pola ŝtato, inkluzive la polan prezidentan parton. Sekve venas ekonomiaj informoj pri profundigo de la akvovojo inter la havenoj Szczecin kaj Świnoujście kaj pri la plej novaj planoj de Szczecin-ŝipfarejo.
– Nia sciencbultena temo estas dediĉita al sukcesoj de la programo protektanta turfalkojn.
– Hodiaŭ ni krome proponas la unuan parton de la inaŭgura prelego de d-ino Vera Barandovska-Frank dum la 4-a Interlingvistika Simpozio en Poznano, dediĉita al la temo „Studobjekto: Interlingvistiko”.
– Muzike Eterne Rima memorigas sian kanzonon „Zam” el la KD „Samideano” eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto rilatas al la sukcesoj de la protektoprogramo pri turfalkoj, prezentante unu el speciale konstruitaj por ili kovokestoj. Turfalko alportas lacerton al la kovanta femalo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D