Ludu

La 742-a E_elsendo el la 06.04.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia hodiaŭa felietono pri Koninda Pollando ni proksimigas la Barycz-riveran Valon, kiu estas difinata kiel regiono de miloj da stavoj, sed krome logas la turistojn aŭtune kaj printempe kiel birda paradizo.
– Nia kulturkroniko alportas informojn pri la Jaro de Władysław Hasior en Zakopane (la suda Pollando), pri disponigataj al turistoj tuneloj sub Książ-kastelo (la sudokcidenta Pollando) kaj pri kreiĝanta Instituto de Papusza, la plej renoma romaa poetino de Pollando en Gorzów Wielkopolski (la okcidenta Pollando).
– La E-komunuma temo koncernas nomumon de Angela Tellier el Britio kiel novan kunordiganton de ESF pri universitataj aferoj.
– Muzike akompanas nin en la lasta programero, t.e. Leterkesto Ĵomart kaj Nataŝa per fragmento de sia kanzono „Kiam mi restas sola”.
– La interreta foto referencas al la temo de nia felietono prezentante grupon de gruoj forflugantaj el tranoktejo ĉe Milickie-stavoj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D