Ludu

La 741-a E_elsendo el la 04.04.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Nian hodiaŭan E-elsendon inaŭguras omaĝa-rememora retrorigardo al la kreiĝinta antaŭ 59 jaroj unua profesia E-Redakcio en la publika radiofonio, kio okazis en Pollando en 1959-a jaro. La sukceso de ĝia funkciado donis al centoj (por ne diri miloj) da esperantistoj dum dekoj da jaroj la ŝancon trovi la ĉiutagan medion de la parolata Esperanto. La amaskomunikaj rimedoj ŝanĝiĝis, subiĝis al vera revolucio dank’ al la interreto kaj novaj teknologioj, sed la tradicion kaj spertojn dum tiuj jaroj akiritajn de pli ol 7 jaroj ni (malnova kaj nova skipo de la Redakcio) daŭrigas en la formo de la nunaj E-elsendoj de la Pola retRadio el Varsovio. Malgraŭ malpli oftaj elsendoj la Interreto daŭre donas la ŝancon ĉiutage mergiĝi en la lingvoparolan medion de la E-komunumo.
– Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto denove estas d-ino Ida Stryja instruanta en la Varsovia Universitato la svedan lingvon, kun kiu ni interparolis en februaro pri bilda lingvo de la mondo. La temo de nia hodiaŭa renkontiĝo estas skandinaviaj runoj.
– La komenca aktualaĵo koncernas la voĉojn el Germanio kaj Italio favore al forigo de kontraŭrusaj sankcioj rilate la diplomatian kampanjon pro la suspekto pri la provo venenmortigi la duoblan rusan agenton en Britio kaj rilate reagon je anekso de Krimeo. La alia aktualaĵo rilatas al malakordaj informoj el la komenco de la semajno pri la transloko de afrikaj enmigrantoj el Israelo.
– La scienca bulteno alportas interesajn informojn pri simila mondopercepto fare de amikoj kaj pri nia ŝanĝiĝanta percepto de la tempofluo kaj aĝo.
– En la elsendo ni memorigis E-tangon de Lars Forsman. Fragmente ni prezentis kanton de La kompanoj el ilia KD „Brel en Esperanto” – „Kiam restas am’ nur”. Distribuas ĝin Vinilkosmo (vinilkosmo-mp3.com).
– La interreta foto referencas al la temo de nia interparolo kun d-ino Stryja, t.e. skandinaviaj runoj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D