Ludu

La 739-a E_elsendo el la 27.03.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni proponas en nia literatura segmento la 67-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la decido de Pollando forpeti el Pollando – solidare kun Britio – 4 rusajn diplomatojn, kiel „persona non grata”; pri ĉiam pli da polaj junulinoj studantaj informadikon kaj pri kreskanta konsumado de bananoj en Pollando kaj en la Eŭropa Unio.
– La sciencbultenaj temoj rilatas al malkovro de la signalo de kompreno en la cerbo kaj pri novaj esploroj pruvantaj, ke la dravidaj lingvoj havas 4000, 4500 jarojn.
– Muzike akompanas nin Carina per la kanto „Mia amiko”.
– La interreta foto rilatas al la kreskanta kvanto de la konsumataj bananoj en Pollando kaj en la Eŭropa Unio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D