Ludu

La 731-a E_elsendo el la 27.02.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni retrorigardas al la 4-a Interlingvistika Simpozio okazinta pasintaŭtune en Poznano lige kun la 20-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-Universitato. Unu el la prelegintoj, sed ja ankaŭ kunorganizantoj de la simpozio estis d-ino Ida Stria. En nia interparolo ŝi donas apartan atenton al sia scienca laboro kaj doktoriga disertaĵo traktinta la temon Lingva Bildo de la Mondo en la E-medio.
– Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la baldaŭaj ŝanĝoj en la organizo de la dimanĉa publika komerco en Pollando kaj al la alkoholaĵkonsumado en la Eŭropa Unio kaj pola partopreno en ĉi tiu merkato.
– Nia sciencbultena temo alportas iom surprizan informon, gravan aparte por virinoj en la postgenera periodo, ke la ŝtupargrimpado povas efiki kiel saniga terapio.
– La interneta foto ilustras nian sciencbultenan temon, t.e. salubran efikon de la ŝtupargrimpado aparte por virinoj en la postgenera periodo.
– Muzike akompanas nin la grupo Niaj Bardoj el la urbo Toruń, plenumintaj la Siberian Lulkanton de Julio Baghy.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D