Ludu

La 730-a E_elsendo el la 24.02.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Ĵus aperis en la retejo uea.org la Dua Bulteno de la 103-a UK en Lisbono. Tiu evento kaj la ĉi-semajne finiĝinta vizito de Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães estas la temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo.
– Komence ni prezentas riĉan kulturinforman kronikon pri interesa projekto koncerne polan pentroarton en la interreto, pri ekspozicio de 100 kimonoj en Krakovo kaj pri la 6-a Festivalo de Frankofonio okazonta en marto en multaj lokoj de Pollando.
– En la fino ni invitas por leterkesta renkontiĝo.

-Muzike akompanas nin en la elsendo la junulina grupo el Svedio “Trifolio” per la kanzono “Por feliĉo de niaj infanoj”.
– La interneta foto prezentas unu el la verkoj de pola pentristino aktivanta en la intermilita periodo Zofia Stryjeńska, kiu plej verŝajne troviĝos en la platformo muzeana.com. Ĝi referencas al la pola junia kutimo lanĉi flonkronojn dum la tago de s-ta Johano.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D