Ludu

La 726-a E_elsendo el la 09.02.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Niaj komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la transdonon de arkivo de la elstara pola komponisto Henryk Mikołaj Górecki al la Nacia Muzeo, kaj la ekspozicion de 40 duplikatoj de la fama terakota armeo el Xian, Ĉinio en la Regiona Muzeo de Stalowa Wola (la suda Pollando).
– Venis la lasta semajnfino de karnavalo, ĝia apogeo. Kvankam la tempo de bruaj amuzoj, elegantaj baloj pasis, tamen kelkaj kutimoj ja elstarigas ĉi tiun periodon. Kun ili konatiĝis studentoj de Interlingvistikaj Studoj el Poznano, sabate vizitinte Torunon kaj i.a. la tiean Etnografian Muzeon.
Krome en la E-komunuma segmento ni informas pri tio, kio estas Multlingva Akcelilo kaj pri Alta Protektanto de la 103-a UK en Lisbono.
– En la fino ni proponas Leterkeston, en kiu ni prezentas la poeziaĵon de Amerigo Iannacone „Eterna Alternanco” el lia dulingva volumeto „Eterna Metamorfozo”.
– Muzike ni memorigas unu el la kantoj de Olivier Tzaut el la vinila disko „Karnavaleto”.
– La interreta foto akompananta la programinformon referencas al la kutimoj ligitaj kun la fino de karnavalo en la vojevodio de Kujavio (al tiu regiono parte apartenas la urbo Toruń).
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D