Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 726-a E_elsendo el la 09.02.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Niaj komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la transdonon de arkivo de la elstara pola komponisto Henryk Mikołaj Górecki al la Nacia Muzeo, kaj la ekspozicion de 40 duplikatoj de la fama terakota armeo el Xian, Ĉinio en la Regiona Muzeo de Stalowa Wola (la suda Pollando).
– Venis la lasta semajnfino de karnavalo, ĝia apogeo. Kvankam la tempo de bruaj amuzoj, elegantaj baloj pasis, tamen kelkaj kutimoj ja elstarigas ĉi tiun periodon. Kun ili konatiĝis studentoj de Interlingvistikaj Studoj el Poznano, sabate vizitinte Torunon kaj i.a. la tiean Etnografian Muzeon.
Krome en la E-komunuma segmento ni informas pri tio, kio estas Multlingva Akcelilo kaj pri Alta Protektanto de la 103-a UK en Lisbono.
– En la fino ni proponas Leterkeston, en kiu ni prezentas la poeziaĵon de Amerigo Iannacone „Eterna Alternanco” el lia dulingva volumeto „Eterna Metamorfozo”.
– Muzike ni memorigas unu el la kantoj de Olivier Tzaut el la vinila disko „Karnavaleto”.
– La interreta foto akompananta la programinformon referencas al la kutimoj ligitaj kun la fino de karnavalo en la vojevodio de Kujavio (al tiu regiono parte apartenas la urbo Toruń).
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

2 komentoj al E_elsendo el la 09.02.2018

  • Marc Bavant skribis:

    Tre bela surprizo auxdi denove la vocxon de Gabi. Tio lauxeble dauxru !

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    Bela surprizo en via (denove) agrabla programo estas la poemo, ene de la leterkesto! Bele!
    Meze de la freneza brazila karnavalo, estas plezuro aŭskulti iom pli sobrajn kulturajn prezentojn. Koran dankon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *