Ludu

La 725-a E_elsendo el la 06.02.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni gastigas unu el la plej popularaj E-kanzonistoj Jonny M. La okazo de la renkontiĝo estis lia vizito kaj koncerto dum la lasta ARKONES. Tie okazis lia pola premiero de la KD „Kreaktiva” eldonita de Vinilkosmo. Ne mirige, ke Jonny M. akompanas nian hodiaŭan E-elsendon per tri muzikĉerpaĵoj el siaj KD-oj: „Dankon” el la KD „Regestilo” kaj „Bim Bam” kaj „Por mia patro” el la KD „Kreaktiva” eldonitaj de Vinilkosmo.
– Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la pola starpunkto, kiam nia lando povos ektroviĝi en eŭrosfero, al la lastlunda konferenco en la prezidenta palaco dediĉita al loko de pola familio en la konstitucio kaj al la dankesprimo de francaj aŭtoritatoj pro la savo de franca himalajistino.
– La sciencbultenaj temoj koncernas la rolon de polaj hirudoj en la kosma spaco kaj la sanigan efikon de cinamo, kiu estas ne sole fajna kuirarta spico.
– La interreta foto akompananta la programinformon estas la omaĝesprimo por la pola himalajisto Tomasz Mackiewicz, kies laŭvica provo konkeri Nanga Parbat sukcesis, sed por ĉiam retenis ĉe sia deklivo dum lia grimpakompanantino estis savita de polaj himalajistoj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D