Ludu

La 724-a E_elsendo el la 02.02.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ nia felietono estas dediĉita al tri novaj regionoj de Pollando registritaj en la listo de Ramsar-konvencio pri la protektado kaj konservo de la akvokotaj regionoj necesaj por la vivantaj kaj migrantaj tra ili birdopopulacioj. Temas pri lagoj de Przemków en la okcidenta parto de la lando, torfejoj en la valo de la rivero Izera en la suda Pollando kaj pri la riverbuŝo de Vistulo en la norda parto de la lando.
– La kulturkronikaj informoj rilatas al la vilaĝo Zalipie kalkulita de japanaj turismaj aŭtoritatoj inter 30 plej belaj kaj vizitendaj lokoj en Eŭropo kaj al la nova albumo kun fotoj kaj klarigoj dediĉita al polaj tataroj vivantaj ĉefe en la nordorienta Pollando.
– En la E-komunuma segmento ni prezentas informon pri la julia Internacia Somerlernejo kun la temo “Lingvopolitiko kaj lingvoplanado: edukado, lingvoj kaj migrado” en Sieno kaj pri KAEST-2018.
– En la fino aŭdiĝas leterkesta programero. Reference al la traktita en ĝi letero kaj nia respondo al interesiĝantaj aŭskultantoj ni donas adreson de la anglalingva elpaŝo de la pola ĉefministro rilate la leĝamendon pri la Instituto de la Nacia Memoro: https://www.youtube.com/watch?time_continue=11&v=R9bS9z5OiWY
– Muzike ni memorigas la kanton de Feri Floro „Fluas akvo”.
– La interreta foto ligas al hodiaŭa felietono prezentante fragmenton de Izera-rivera torfejo.                                              

– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D