Novaĵoj

Leĝamendo kontraŭ historiaj mensogoj

Enretigita de: | Jan 30, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Vendrede la pola Sejmo proklamis amendon de leĝo pri Instituto de la Nacia Memoro – Komisiono por la Persekutado de Krimoj kontraŭ la Pola Nacio. Konforme al ĝi ĉiu, kiu publike kaj malgraŭ la faktoj atribuas al la pola nacio aŭ al la pola ŝtato respondecon aŭ kunrespondecon pro la krimoj efektivigitaj de la 3-a Germana Regno, aŭ pro aliaj krimoj kontraŭ la homaro, paco aŭ militkrimoj estos minacita de monpuno kaj ĝis la 3-jara mallibereco. La sama puno minacas pro „skandala malgrandigado de la respondeco de efektivaj kaŭzintoj de ĉi tiuj krimoj”. Al la amendovortumoj kritike rilatigis sin lastsabate i.a. la israela ĉefministro kaj la israela ambasodorino en Pollando Anna Azari, kiu alvokis ŝanĝi la amendon. Tio okazis dum la solenaĵo omaĝanta la liberigon de la germana mortotendaro Auschwitz-Birkenau en la ĉeesto de i.a. polaj politikistoj, altranguloj kaj ankoraŭ vivantaj viktimoj de la koncentrejo. Kiel difinis tion la gazetara aferprezentanto de la pola prezidento, Krzysztof Łapiński la israela ambasadorino elektis por esprimo de siaj rezervoj la plej bedaŭrindan momenton. Kiel informis la aferprezentanto de la registaro, Joanna Kopcińska la projekto de la leĝamendo estis konata al la israela flanko. Ambasadorino Azari prezentis al ĝi rimarkojn, kiuj estis konsideritaj de la pola flanko. Post tio venis ŝiaflanke neniuj rimarkoj „ĝis la lasta sabato”. Krome la projekto de la leĝamendo estis publike konsultebla de pli ol unu kaj duona jaroj. Lastdimanĉe Joanna Kopcińska informis, ke en la leĝamendo pri la Instituto, okazos neniuj ŝanĝoj. Konfirmis tion la vicmarŝalo de la Sejmo Beata Mazurek. La prezidanto de la Instituto de la Nacia Memoro Jarosław Szarak kiel maltrankviligan en la diskuto pri la amendo rekonis la starpunkton de la israela flanko. La amendo traktota ankoraŭ en la Senato ne limigas sciencajn esplorojn nek parolliberecon, celas kontraŭ konscia primensogado de historio, senhonorigado de la memoro de la viktimoj, senhonorigado de la vivantaj malliberigitoj de la germanaj koncentrejoj. Similaj reguloj pri la punado de historiaj mensogoj validas ankaŭ en aliaj landoj, inkluzive Israelon. Dum sia oficiala vizito en la loko Żory, la suda Pollando la pola prezidento Andrzj Duda omaĝis la memoron de la Sileziaj Insurgentoj kaj de la Polaj patriotaj soldatoj persekutataj de la postmilita komunista reĝimo. En la porokaza parolado la prezidento diris i.a. „Neniam mi aprobos tion, ke ni kiel la nacio – poloj kiel la nacio – aŭ Pollando kiel ŝtato estu kalumniataj pere de falsado de la historia vero kaj pere de absolute falsaj akuzoj da kiuj en la lastaj tagoj laŭ la adreso de nia lando kaj nia nacio aŭdiĝis absolute tro, por ke oni lasu ilin senregae”. Krzysztof Łapiński, la gazetara aferprezentanto de Andrzej Duda reliefigis lunde, ke se Israelo, la suverena ŝtato rajtas puni personojn kontestantajn holokaŭston kaj aplikas tian leĝon, Pollando kiel la suverena ŝtato rajtas meti en sian leĝaron punadon pro mensogoj pri polaj koncentrejoj, ĉar tiaj ne ekzistis. Pollando aplikas similajn solvojn, kiujn aplikas Israelo kaj aliaj landoj. En la mesaĝo okaze de la Internacia Tago de la Viktimoj de Holokausto la pola ĉefministro Mateusz Mazowiecki memorigis i.a. pri interkonsento inter Pollando kaj Israelo pri kunlaboro en la batalo kontraŭ la mensogojn pri holokoaŭsto. Laŭ tiuj interkonsentoj ni enkondukas regulojn por prezenti veron pri teruraj krimoj trafintaj polojn, judojn, romaojn kaj aliajn naciojn, viktimojn de kruealaj totalismoj hitlerana kaj komunista, kiuj ankaŭ estas la punforma defendotorĉo pro la disvastigado de malvero. Ĉefministro Morawiecki substrekis, ke hodiaŭ ne sufiĉas memorigi, kiu estis buĉisto kaj kiu viktimo. Necesas puni ankaŭ tiujn, kiuj celas forviŝi veron pri la krimoj de la hombuĉado por renversigi la historian veron.

El la elsendo 30.01.2018. Legas Barbara kaj Milada – 5’27”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0523645

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj