Ludu

La 722-a E_elsendo el la 26.01.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni interparolas kun konata jutuba videoblogisto, kunlaboranto de Amikumo, Evildea el Aŭstralio. Nian interparolon asistas kaj intervenas Chuck Smith. La temo estas evidente tiu ĉi nova formato de la komunikado.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas la morgaŭ pasonta laŭvica datreveno de la liberigo de la germana mortotendaro establita sur la tereno de la okupaciita Pollando, Auschwitz-Birkenau. Ni referencas i.a. al speciala deklaro de UEA pri holokaŭsto.
– La kulturkronika informo rilatas al eksterordinara arkeologia malkovro efektivigita antaŭ kelkaj semajnoj, sed jam en 2018, en la pola urbo Bydgoszcz.
– La E-komunuma informo traktas preparojn al la simpozio “Multlingvismo en Internaciaj Organizaĵoj kaj en Internacia Kunlaborado” okazonta la 10/11-an de majo 2018 en Novjorko (http://www.esperantic.org/wp-content/uploads/2018/01/IpI_103_final.pdf).
– Muzike ni prezentas fragmente la kanzonon de Jonny M. „Verduloj” el lia plej nova KD Kreaktiva, eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto akompananta la programinformon prezentas la laste retrovitan trezoron el la katedralo en Bygoszcz, pri kio traktis nia kulturkronika informo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D