Ludu

La 720-a E_elsendo el la 19.01.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– La komenca kulturkroniko enhavas informojn pri du lokoj en Pollando el Unesko-listo plej ofte vizitataj en Vikipedio kaj pri la nunjaraj eventoriĉaj planoj de Bjalistoko por la 100-a datreveno de reakiro de sendependeco fare de Pollando.
– La E-komunuma segmento alportas tre malĝojigan informon pri la forpaso de la kuniniciatinto kaj kunorganizanto de Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES, Paweł Janowczyk. Ni prezentas ankaŭ la raporton de Bernhard Tuider, la estro de la E-muzeo en Vieno pri la atingaĵoj de ĉi tiu centro. [Pliaj informoj https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/ kaj https://www.onb.ac.at/eo/museen/esperantomuzeo/].
– La hodiaŭa Leterkesto i.a. enhavas kelkajn alrigardojn al 2017 i.a. informante pri la riĉa enhavo de nia arkivo.
– Muzike ni ĉerpis fragmente en la kanzono „Vieno, la urbo de miaj revoj” el la vinila disko „Alberta Casey kantas 30 kantojn” kaj memorigas la kanzonon „Babelturo” de Flavio Fonseca el la KD „Vinilkosmo-Kompil’ 1”.
– La interreta foto akompananta la programinformon prezentas la Malnovan Urbon de Varsovio, kiu troviĝas ekde 1980 sur Unesko-listo kaj kiu en 1944 estis 85-procente detruita.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D