Nur morgaŭ, t.e. la 9-an de decembro Varsovio aliĝos al aliaj polaj urboj, kiuj jam de kelkaj tagoj paradas ekde krepusko en la festokaza lumokadro. La instalaĵoj estas pretaj jam delonge, sed nunjare la varsoviaj aŭtoritatoj ne hastis regali la varsovianojn per la antaŭfesta lumetoso de la ĉefurbaj stratoj. Espereble ĝi estos ne malpli bunta ol en la antaŭaj jaroj. Sed eĉ se la afero tiklas la korojn kaj sensemon de la loĝantoj de la pola ĉefurbo ili entute ne pensas pri tempo, kiam la varsoviaj straroj entute ne estis prilumigitaj. Nur antaŭ 161 jaroj, la 27-an de decembro 1856 la varsoviajn stratojn – Ludna, Książeca, Nowy Świat, Krakowskie Przedmieście kaj la Kastelan Placon heligis 92 gaslanternoj. La ĵurnalo „Kurier Warszawski” – „La varsovia kuriero” raportis, ke belega, hela, arĝentnuanca lumo brilis tiom forte ĉirkaŭe, ke impresis kiel lumarko kvazaŭ incendia”.  Unu jaron poste en Varsovio funkciis 728 gaslanternoj kaj en 1858 gaslanternoj lumigis Polan Bankon, Arsenalon, fervojistan riparestablon, hospitalojn kaj kelkiujn privatajn entreprenojn. Ekde 1857-a jaro la gaslumo estis uzita por lumigi loĝejojn, 40 jarojn poste gaso estis aplikata por hejtado, kuirado kaj glatigado de vestoj. Sojle de la sendependeco de Pollando en 1918 la gasnergion utiligis preskaŭ 44 procentoj de la varsoviaj konstruaĵoj. Sed multe pli frue, jam en decembro 1894 varsovianojn emociigis la informo pri kontrakto koncerne elektran prilumon de la varsoviaj stratoj. Sed la unuaj elektraj lanternoj lumigis la varsoviajn stratojn nur antaŭ 111 jaroj. Ekde tiam iom-post-io ili komencis elpuŝi la gaslanternojn, kies spuroj onidire en kelkiuj lokoj de la pola ĉefurbo estas retroveblaj. Sed…, sed pri la statprilumo la varsovianoj ne aparte emociiĝas, ja temas pri evidentaĵo. Pli grandan scivolemon – aparte de infanaĝaj varsovianoj – elvokas la sabata ekbrilo de la kristnaska arbo sur la kastela foirplaco, festa prilumo de la varsoviaj stratoj.

El la elsendo 08.12.2017. Legas Barbara – 3’20”