Ludu

La 714-a E_elsendo el la 26.12.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Multaj el ni pensas kaj preparas sin al la plej longa, t.e. sendorma nokto de la jaro, la Silvestra Nokto, dum kiu ni adiaŭos la 2017-an kaj bonvenigos la 2018-an. Nia felietono pri koninda Pollando rilatas i.a. al kelkaj kutimoj malnovaj kaj novaj ligitaj kun la proksimiĝanta Nova Jaro.
– La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la restaŭron de kvin laŭvicaj reĝaj sarkofagoj en Wawel-katedralo en Krakovo kaj la eblecon viziti la Muzeon de Johano Paŭlo la 2-a en Wadowice ankaŭ virtuale.
– E-komunumaj informoj rilatas al la novaj membroj en la Panteono de edukado.net kaj al Zamenhof-festo en Zagrebo.
– En la fino de la programo aŭdiĝas la lasta nunjare Leterkesto.
– La foto akompananta la programinformon emfazas nian Redakcian jarfinan tostadon por la feliĉo kaj prospero de ĉiuj niaj aŭskultantoj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D