Ludu

La 712-a E_elsendo el la 22.12.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nur 10 tagoj restis ĝis la fino de la unua favorpreza aliĝperiodo al la 103-a UK en Lisbono. Tio estas okazo gastigi antaŭ nia mikrofono Konstantan Kongresan Sekretarion, Clay Magalhães, de kiu ni ekscias plej aktualajn informojn pri la preparoj al la kongreso en Lisbono.
– La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la sensacian arkeologian malkovron, nome la 15-miljaran skulptaĵon de la t.n. Venuso – unu el tri malkovritaj en Pollando. La alia koncernas interesan ekspozicion pri la arta evoluo de Magdalena Abakanowicz en la muzeo de teksaĵoj en Lodzo.
– En nia E-komunuma parto ni informas pri sukcesoj de polaj esperantistoj el la loko Nowy Sącz, kiuj okaze de Zamenhof-Tago pro sia poresperanta kaj populariga laboro ricevis ŝtatajn, regionajn kaj urbajn distingojn.
– Hodiaŭ ni prezentas – konforme al la anonco – la 3-an kaj samtempe la lastan parton de la artikolo de Nikola Rašić „Post cent jaroj: Zamenhof hodiaŭ” el la nunjara julia numero de la gazeto de Kroata E-Ligo „Tempo”.
– La programinforma foto prezentas la grafikan simbolon de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D