Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 712-a E_elsendo el la 22.12.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nur 10 tagoj restis ĝis la fino de la unua favorpreza aliĝperiodo al la 103-a UK en Lisbono. Tio estas okazo gastigi antaŭ nia mikrofono Konstantan Kongresan Sekretarion, Clay Magalhães, de kiu ni ekscias plej aktualajn informojn pri la preparoj al la kongreso en Lisbono.
– La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la sensacian arkeologian malkovron, nome la 15-miljaran skulptaĵon de la t.n. Venuso – unu el tri malkovritaj en Pollando. La alia koncernas interesan ekspozicion pri la arta evoluo de Magdalena Abakanowicz en la muzeo de teksaĵoj en Lodzo.
– En nia E-komunuma parto ni informas pri sukcesoj de polaj esperantistoj el la loko Nowy Sącz, kiuj okaze de Zamenhof-Tago pro sia poresperanta kaj populariga laboro ricevis ŝtatajn, regionajn kaj urbajn distingojn.
– Hodiaŭ ni prezentas – konforme al la anonco – la 3-an kaj samtempe la lastan parton de la artikolo de Nikola Rašić „Post cent jaroj: Zamenhof hodiaŭ” el la nunjara julia numero de la gazeto de Kroata E-Ligo „Tempo”.
– La programinforma foto prezentas la grafikan simbolon de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 22.12.2017

  • Vjaceslav Hromov skribis:

    Estimata Redakcio dePOLA Radio en Esperanto,Esperantistoj el la Insulo
    Saaremaa/Estonio elkore bondeziras al vi okaze de la Kristnasko kaj por la
    Nova Jaro 2018!Estu g’ i paca kaj sukcesa por la monda E-movado.Viaj
    elsendoj estas vera modelo de E-lingva uzado kaj ni alte s’atas tion.
    Ni restas viaj konstantaj auskultantoj.G’is reaudo,Vjaceslav Hromov kaj Virve
    Ernits.

Lasi respondon al Vjaceslav Hromov Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *