Ludu

La 711-a E_elsendo el la 19.12.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia hodiaŭa elsendo reference al la daŭranta ankoraŭ Zamenhof-Jaro 2017 ni prezentas la 2-an parton de la artikolo de Nikola Rašić „Post cent jaroj: Zamenhof hodiaŭ” el la nunjara julia numero de la gazeto de Kroata E-Ligo „Tempo”.
– La komencaj aktualaĵoj estas dupartaj. En la unua segmento ni referencas al esploroj de Eurostat pri la stato de la eŭropuniaj infanoj minacitaj de mizero kaj ekskludo. Ni informas krome pri laŭvica regiono de Pollando, kiu instruas al siaj infanoj regionan lingvon. Temas pri Varmio (la nordorienta Pollando). La dua segmento ligiĝas kun proksimiĝanta Kristnasko informante pri la veninta jam al Pollando kaj perata de loko al loko Bet-Leĥema Paclumo kaj pri unu el multaj antaŭkristanskaj publikaj eventoj helpantaj al personoj mizeraj.
– La scienca bulteno prezentas esplorojn pri kaŭzoj de ĉiam pli plaga obezeco, elmontrante la sanigajn efektojn de nur du manĝoj tage.
– La programinforma foto prezentas la antaŭkristnaskan ekumenan renkonton en Bjalistoko.
-Muzike ni memorigas la E-sambon “Homomaĝo Zamenhof” de Dino Baladao.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D