Ludu

La 706-a E_elsendo el la 01.12.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Pola Turisma Organizo ĵus prezentis 10 novajn vizitindajn, turismajn atrakciaĵojn en Pollando. Tio i.a. estas temo de nia nunsemajna felietono pri Koninda Pollando.
– Komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la dokumenta filmo „Beksińscy. Videosona albumo” kaj al la interesa ekspozicio titolita “Modo je Cranach” en la Nacia Muzeo en Vroclavo.
– La E-komunumaj informoj listigas baldaŭajn eventojn okazontajn lige kun Zamenhof-Jaro-2017 en Novjorko, Sankt-Peterburgo kaj Romo.
– Hodiaŭ en la elsendo mi memorigis la kanton de De André en la E-plenumo de Grazia Barboni.
– La akompananta la programinformon foto prezentas la Princan Kastelon en Niemodlin, unu el 10 novaj vizitindaj atrakciaĵoj de Pollando.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D