Nur antaŭ dek tagoj ni solenis la 150-an naskiĝdatrevenon  de Maria-Skłodowska-Curie, dufoja Nobel-premiitino, samtempe la unua virino honorita per ĉi tiu distingo. Ŝi estas la antaŭkuriero de la nova kemibranĉo, radiokemio. Inter ŝiaj atingaĵoj kalkuliĝas evoluigo de la teorio pri radioaktivado, de la teknikoj apartigi radioaktivajn izotopojn kaj malkovro de du novaj elementoj radiumo kaj polonio. Laŭ ŝia iniciato estis gviditaj ankaŭ la unuaj esploroj pri la kontraŭbatalado de kancero helpe de radioaktivado. Maria Skłodowska naskiĝis la 7-an de novembro 1867 en Varsovio kiel la kvina infano en klera, nobela familio. La patro estis instruisto pri matematiko kaj fiziko, la patrino estris pensionon por knabinoj. Ĉiuj infanoj kreskis en la etoso de respekto por la scienco. Maria komence lernis private, post la morto de la patrino ŝi daŭrigis la lernadon en ŝtata gimnazio, kiun en 1883 ŝi finis kun ora medalo. Sian lernadon ŝi daŭrigis en la tiel nomata fluganta universitato – konspira universitato sen fikisita sidejo – kreita speciale por polinoj, kiuj ne povis tiam legale studi. En ĝia studprogramo estis sociaj, filozofiaj-historiaj, matematikaj sciencoj, natursciencoj. Sur alta nivelo estis lekciata fiziko kaj kemio, sed Maria Skłodowska interesiĝis ankaŭ pri literaturo verkante mem poeziaĵojn kaj legante en originalo poetojn francajn, rusajn kaj germanajn. Dum kelka tempo ŝi estis donanta helplecionojn, kio ebligis al ŝi financi medicinajn studojn de sia fratino Bronisława en Parizo. Ĉi-lasta aliflanke helpis finance al Maria dum ŝiaj studoj pri fiziko kaj matematiko en la pariza Sorbono, kiujn Maria komencis en 1891. El inter 66 kandidatoj por la licenca diplomo ricevis ĝin nur 19 kaj ŝia nomo aperis unualoke. Por mallonge Maria revenis al Pollando dezirante daŭrigi la sciencan laboron en Krakovo aŭ Lvovo. Ŝiaj klopodoj evidentiĝis sensukcesaj. Seniluziiĝinta ŝi revenis al Parizo. Tie ŝi magistriĝis en 1894 kaj samjare en la domo de pola fizikisto, Józef Wierusz-Kowalski (lernanto de Roentgen, profesoro en la svisa Friburgo) ŝi konatiĝis kun Pierre Curie, profesoro en la Industria Lernejo de Fiziko kaj Kemio en Parizo.  La sekvan jaron ili geedziĝis. En 1897 Maria Skłodowska Curie entreprenis eksperimentajn esplorojn prepariĝante al doktoriga disertacio pri nevidebla radiado de uranisaloj. Kvankam Pierre Curie tiam laboris pri kristaloj la supozo, ke la saloj de uranio povas enteni iun nekonatan elementon vekis lian scivolemon tiomgrade, ke li flankenmetis proprajn esplorojn kaj komencis kunlabori kun Maria. La tasko ne estis facila, ĉar ili laboris en primitivaj kodiĉoj ne dispononante pri konforma laboratorio. Tamen la klopodoj evidentiĝis fruktoportaj kaj  post trijara laborado ili malkovris polonion kaj radiumon, nekonatan elementon 400-oble pli radioaktivan ol la uranioksido. Tio okazis en 1898. La sekvan jaron al kunlabro aliĝis Henri Becquerel.  Sekve Maria kun la edzo esploris la radiadon emisiatan de radiumo kaj polonio kaj ilia aparta celo estis izoli radiumon en pura formo.  Tion ili atingis en 1903, en la sama jaro la geedzoj Maria kaj Pierre Curie kune kun Henri Becquerel akiris la Nobel-premion pri fiziko. Bedaŭrinde en aprilo 1906 jaro Pierre Curie mortis pro stratakcidento. En majo Maria transprenis en la pariza Sorbono gviditan de li katedron pri fiziko fariĝante tie la unua virino-profesoro. Ŝi plene dediĉis sin al laboro akirinte radiumon en la metala formo, prilaborante kaj perfektigante metodojn de la izolado kaj akirado de novaj substancoj. Pro tiuj atingaĵoj en 1911 la duan fojon ŝi fariĝis Nobel-premiititino, ĉi-foje pri kemio. Antaŭe ŝi devis fronti publikan skandalon, kiam la gazetaro informis pri ŝiaj erotikaj kontaktoj kun la edziĝinta franca kemiisto Paul Langevin hontmakulante „eksterlandaninon”.  Ŝiaj klopodoj kandidatiĝi al la Franca Sciencakademio estis sensukcesaj. Post la eksplodo de la 1-a mondmilito en 1914 Maria Skłodowska-Curie entreprenis agadojn favore al vunditaj soldatoj organizante sanitaran helpon, sed unuavide rentgenumajn staciojn. Por povi stiri ambulancon transportantan aparataron por la rentgenumado kiel unu el la unuaj virinoj ŝi akiris stirlicencon. Temis pri prioniraj kuracistaj, sandiagnozaj ekzamenoj, kiuj savis vivon de multaj soldatoj. En 1921 dank’ al usona ĵurnalistino Maria Meloney Maria Skłodowska-Curie veturis al Usono, kie dank’ al kvestado inter la pola kolonio en Usono kaj ĉe usonaj milionuloj ŝi akris monon por aĉeti unu gramon da radiumo por Radiuma Instituto kaj por ekipi laboratorion.  Fine de la 20-aj jaroj la sanstato de Maria Skłodowska-Curie ĉiam pli malboniĝis, sed ankoraŭfoje en 1929 ŝi akceptis la inviton de  Maria Meloney al Usono. Ĉi-foje dank’  al kolektitaj monrimedoj ŝi akiris unu gramon da radiumo por la Radiuma Instituto en Varsovio. La hospitalo estis funkcigita en 1932. En 1934 la sanstato de Maria draste malpliboniĝis kaj kuracistoj rekomendis forveturon al sanatorio Sancellemoz en Passy. Tie Maria Skłodowska-Curie baldaŭ mortis pro leŭkemio kaj postradiada malsano. Laŭ specialistoj pli ol laboro pri radioaktivaj materialoj ŝia trofrua morto okazis pro miloj da rengenumadoj, kiujn ŝi faris dum la 1-a mondmilito helpe de primitiva aparataro. Komence Maria Skłodowska-Curie estis entombigita apud la edzo en Sceaux. En 1995 iliaj korporestaĵoj estis transportitaj al la pariza Panteono.

El la elsendo 17.11.2017. Legas Barbara – 8’37”