Ludu

La 705-a E_elsendo el la 28.11.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia antaŭmikrofona gasto nunsemajne estas prof. Federico Gobbo, kun kiu ni interparolas pri interesa evento okazonta meze de decembro en Varsovio. Nome la Muzeo pri la historio de polaj judoj organizas atelieron dediĉitan al la antaŭholokaŭsta juda historio. Pro Zamenhof-Jaro la invititaj esperantlinvaj specialistoj aparte traktos la heredaĵon de Ludoviko Zamenhof. La interparolo kun prof. Gobbo estas ankaŭ la okazo interŝanĝi kelkajn konstatojn pri la gvidita de li Amsterdama Katedro.
– Komencaj aktualaĵoj rilatas al evoluoj establi novan germanan registaron; al la semajnfina internacia konferenco en Toruno pri poloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito kun la partopreno de polaj kaj israelaj altranguloj, specialistoj pri la temo kaj saviĝintoj; al la pasinstsemajna decido pri forigo de la dimanĉa vendejkomerco. Ni krome informas pri la pola-germana lernolibro pri historio, kies 2-a volumo ĵus aperis.
– La sciencbultena temo koncernas novajn esplorojn pri la minaca efikado de la plurfunkciaj telefonoj.
– Fragmente ni prezentas la kanzonon de Jonny M. el lia lasta KD „Kreaktiva” – „Ni estas fortaj”.
– La akompananta la programinformon foto prezentas fragmenton de la granita tabulo el la Kapelo de Paco en Toruno kun nomoj de milo da murditaj de germanoj poloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D