Ludu

La 704-a E_elsendo el la 24.11.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Mariusz Hebdzyński en Pollando, junulara aktivulo, diplomito de la Porinstruista Kurso kadre de la Interlingvistikaj Studoj, sed krome persono kun interesa profesio. Lia unua aŭtora produkto ĵus aperis sur la merkato sub la titolo The Dark.
– La komenca kulturkronika informo rilatas al la daŭranta en Krakovo edukkaraktera ekspozicio en Manggha-muzeo proksimiganta bazajn informojn pri Japanio.
– E-komunuma segmento rilatas al du E-eventoj en Pollando en la dua semajnfino de decembro. En Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) okazos du konkursoj sub la tegmena temo „La ĉarmo de vorto en Esperanto” pri la poezirecitado kaj pri legado en Esperanto. Ĉiajn informojn eblas ricevi ĉe: festivalo.eo@gmail.com per la mesaĝo kun la temo E-poemo. En Toruno (la norda Pollando) okazos i.a. solena finalo de la poezia konkurso „Ĉe la rivero Vistulo” organizata kunlabore kun la junulara teatro STUDIO „P”. Detalaj informoj riceveblaj ĉe: mariapok@op.plteresa.nemere@op.pl
– La akompananta la programinformon foto prezentas epizodon el prijapana ekspozicio en la krakova muzeo Manggha.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D