Ludu

La 702-a E_elsendo el la 17.11.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nian hodiaŭan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Maria Skłodowska-Curie lige kun la pasinta antaŭ 10 tagoj ŝia 150-a naskiĝdatreveno. La unusola virino, duobla Nobel-premiitino, denaske polino, alportis nepritakseble valoran kontribuon al la scienca evoluo, al konoj pri la radiaktiveco, malkovrinte kun sia edzo Pierre Curie du elementojn: polonion kaj radiumon.
– Niaj kulturkronikaj informoj koncernas ĵus finiĝintan restaŭristan laboron pri la unua presita en Pollando meslibro el la 16-a jarcento. Ne nur en la komenco de novembro, sed dum la tuta monato ni emocie kaj pense dediĉas la memoron al la mortintoj. Al la kultura fenomeno ĉi-rilata apartenas la t.n. ĉerka portreto, pri kio ni informas sekve.
– La E-komunumaj sciigoj rilatas al la omaĝa ekspozicio en la itala parlamento dediĉita al Ludoviko Zamenhof kaj al la planata por la komenco de decembro porokaza Zamenhof-renkontiĝo en la Pola Instituto en Vieno.
– Muzike akompanas nin ĉina kantistino pretiginta KD-on okaze de la 71-a UK en Pekino (1986), el kiu ni memorigas la kanzonon „Renkontiĝo ĉe Obo”.
– La akompana al la programinformo interreta foto prezentas la heroinon de nia felietono, Maria skłodowska-Curie.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D