Ludu

La 700-a E_elsendo el la 10.11.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia hodiaŭa elsendo havas la informmuzikan karakteron. Krom riĉe ornamita muzike – per muzikĉerpaĵoj el la polaj komponaĵoj – komenca kulturkroniko ni prezentas E-komunumajn informojn, en kiuj apartan gravecon havas la elpaŝo de UEA-reprezentanto dum la antaŭnelonga sesio de Unesko en Parizo kaj serĉalvoko pri oficisto dum unu jaro preta sin dediĉi en Roterdamo al UK-preparaj laboroj. En la fino prezentiĝas abunda informbulteno ligita kun la morgaŭ pasanta 99-a datreveno de la reakiro de la sendependeco fare de Pollando, kiu estas okazo por multaj patriotaj kaj kulturaj eventoj. Ni povas informi nur pri malmultaj.
– En la elsendo ni citas el la patriota/himna kanto de Jan Pietrzak kaj Władyslaw Korcz, „Ke Pollando estu Pollando” kaj el la Marŝo de la 1-a Brigado pri polaj legisoldatoj elbatalantaj la suverenecon de Pollando post 123-jaraj dispartigoj inter akaparemaj najbaroj. Krome en la plenumo de la ne plu ekzistanta ensemblo „ES-TO” ni memorigas fragmente en la E-Versio polan tradician kanton, faman ankaŭ en la periodo, kiam Pollando estis reakiranta suverenecon „Rozmareno ekburĝonu”.
– La akompana al la programinformo interreta foto prezentas unu el la reĝaj murtapiŝoj el la 16-a jarcento pri kiuj ni parolis en la kulturkroniko.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D