Ludu

La 695-a E_elsendo el la 24.10.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia antaŭmikrofona gasto estas la renkontita dum la lasta Interlingvistika Sesio en Poznano kaj Arkones, Suso Moinhos el Hispanio. Ni interparolas pri lia finverko de la finiĝinta trijara studado kaj la plej lastaj literaturaj planoj kaj efektivigaĵoj, kiel lia tradukkontribuo al plurlingva eldono de „Pergameno Vindel”.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la populareco de polaj nutraĵoj lande kaj eksterlande kaj pri la kreskanta aĝo de la eŭropuniaj civitanoj.
– En la scienca bulteno ni informas pri ne nur malkomfortiga efiko de la vintra kaj somera tempoŝanĝoj kaj pri gluaĵo revoluciiganta operaciojn ĉe tiaj organoj kiel pulmoj, koro, angioj.
– Muzike ni memorigas fragmente la kanton de KTP „Ĉe la fonto de Gandesa” el ĝia CD „Kaj tiel plu” eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto akompananta la programinformon rilatas al la interparolo kun Suso Moinhos kaj prezentas pergamenon Vindel kun 7 mezepokaj galegaj-portugalaj poemoj, kiuj estas aperontaj en plurlingvaj tradukoj, inkluzive de Esperanto.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D