Ludu

La 690-a E_elsendo el la 06.10.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nian laŭvican felietonon pri koninda polo ni dediĉas al profesoro Andrzej Trautman marĝene de la lasta Nobel-premio pri fiziko. Ĝi honoris tri sciencistojn, dank’ al kiuj la unuan fojon estis observitaj gravitaj ondoj. Ilian atingaĵon antaŭis la laboroj de la pola fizikisto, kiu jam en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento teorie pruvis ilian ekziston.
– Kulturkronika informo rilatas al la ekspozicio pri la pola dizajno en Budapeŝto, funkcianta tie ĝis la mezo de oktobro.
– E-komunuaj segmento alportas informojn pri la festo al la 60-jariĝo de la svisa CDELI, pri la premio Mauro La Torre, pri la proksimiĝanta 38-a Kataluna Kongreso de Esperanto kaj pri la jama ebleco proponi sin kiel lekcianto dum IKU en Lisbono en 2018.
– Fine aŭdiĝas mallonga Leterkesto, en kiu fragmente sian kanton „La aventuro” el la KD eldonita de Vinilkosmo „Plaĉas al mi”, plenumas la grupo Kaj Tiel Plu. Krome en la elsendo fragmente akompanas nin la kanto „Ne eblas kalkuli” de Perdita Generacio el ilia KD „Ĉiamen plu”.
– La interreta foto akompanata la informon prezentas la specimenon de la pola dizajno, Wawel-drakon de Zofia Stryjeńska, kiu dum la ekspozicio en Budapeŝto simbolas la jaron 1918, en kiu Pollando reakiris plenan suverenecon post pli ol 100-jara periodo de divida anekseco inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D