Ludu

La 689-a E_elsendo el la 03.10.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Hieraŭ en plimulto de la polaj altlernejoj komenciĝis la nova akademia jaro. Reference al ĝi ni proponas interparolon kun Michael Farris el Adam Mickiewicz-universitato, kiu estas de multaj jaroj lekcianto de ĉi tiu altlernejo, ankaŭ esperantisto. Dum la septembra 4-a Interlingvistika Simpozio li krom aktivi en la organiza komitato gvidis i.a. la sekcion pri lingva politiko. Tiu temo, sed ne nur, estas la temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo.
– Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la nova studenta jaro kaj diskutataj reformoj. Krome ni rilatigas nin al eventoj el eksterlando, el Katalunio.
– En la scienca bulteno ni donas la atenton al la saniga efiko de tri kafotasoj tage kaj al la nunjara Nobel-premio pri fiziologio kaj medicino koncernanta la tiel nomatan „biologian horloĝon”.
– En la programo ni uzas la koncertan prezenton de la kanto „Jen nia mondo” en la plenumo de „La kompanoj”.
– La interreta foto prezentas la nunjarajn Nobelpremiitojn pri fiziologio kaj medicino.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D