Sciencaj informoj

Foresto de patro infanaĝe damaĝas kromosomojn

Enretigita de: | Sept 11, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La perdo de kontakto kun la patro infanaĝe kondukas al mallongiĝo de la protektantaj kromosomojn telomeroj. La plej damaĝa estas la morto de la patro. Sciencistoj el la universitatoj Princeton kaj Columbia en la periodaĵo „Pediatrics” informis pri siaj esploroj, en kiuj ili ekzamenis la influon de patromanko infanaĝe je la stato de la infanaj ĉeloj. Estas konate, ke disiĝo disde la patro povas konduki al problemoj ligitaj kun la sano kaj konduto,  tamen mankis konoj pri la ligitaj kun tio ĉelaj procezoj. Por ekzameni tion sciencistoj analizis la devenantajn el la projekto Fragile Families and Child Wellbeing Study donitaĵojn pri la vivkondiĉoj, sano kaj ĝenerala stato de infanoj naskiĝintaj en grandaj urboj komence de la jarcento. Sekve estis analizitaj informoj pri kontaktoperdo kun la patro en la aĝo de 1, 3, 5 aŭ 9 jaroj sekve de lia malliberigo, morto, separo aŭ divorco de la gepatroj. Tiuj donitaĵoj estis komparitaj kun  esplorrezultoj pri telomeroj de la infanoj. Telomero estas fragmento de kromosomo troviĝanta en ĝia fino, kiu i.a. protektas kromosomon kontraŭ la detruo. Tiu segmento malkreskas dum ĉiu ĉelodivido kaj kiam fariĝas tro mallonga la ĉelo ĉesas dividiĝi. La mallongiĝado de telomeroj ligiĝas i.a. kun la procezo de maljuniĝado. Perturboj en ilia funkciado povas ankaŭ kaŭzi plurajn malsanojn, inkluzive de la malsanoj de la sangocirkulado kaj tumoroj. La esploroj klare elmontris, ke en plena familio la infanaj telomeroj estas pli longaj. La perdo de la patro ĝis la 9-a vivojaro kaŭzis ilian mallongiĝon. La plej grandajn damaĝojn kaŭzis la morto de la patro, kio efikis per ĉ. 16 procenta mallongiĝo de telomeroj. Manko de la patro en la vivo de infano kutime ligiĝas kun pli granda streso same pro ekonomiaj kiel ankaŭ emociaj kialoj.  La konstatitaj reagoj – laŭ la esploristoj – ligiĝas kun gravaj konsekvencoj. La fakto, ke ekzistas mezurebla biologia sekvo de la foresto de la patro donas pli grandan signifon al la bezono de sociaj agadoj, kiuj celas protekti kontakton inter infanoj kaj iliaj patroj.

El la elsendo 06.09.2017. Legas Tomek – 1’35”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511520

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj