Ludu

La 686-a E_elsendo el la 22.09.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia redakcia vizito en Poznano, en kiu komenciĝis la laŭvica trijara kurso de la Interlingvistikaj Studoj, kiuj nunjare solenis la 20-jariĝon kaj la 4-a Interlingvistika Simpozio estis la okazo de nia vendreda antaŭmikrofona renkontiĝo kun prof-ino Ilona Koutny.
– La komenca kulturkronika informo koncernas la novfunkciigitan muzeon en Varsovio, kiu teme rilatas al farmacio kaj ĝia historio.
– Sekve ni proponas informojn pri iuj naturprotektaj iniciatoj en Pollando. Temas pri la abeluja urbokomplekso en Żywiec en la suda Pollando kaj protektoprogramo pri gufoj en la Lubuŝa Regiono, la okcidenta Pollando.
– Hodiaŭ denove ni proponas leterkestan programeron.
– La akompana al la programinformo interreta foto prezentas simpatiajn gufojn.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D