Ludu

La 685-a E_elsendo el la 19.09.2017 ĉe www.pola-retradio.org

 

– Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono profesoron Christer Kiselman, kiu pasintjare partoprenis en Varsovio la 34-an Sanmarinecan Studsesion en Varsovio. En la interparolo ni referencas al liaj lekcioj dum ĉi tiu SUS, sed krome ni aludas al la E-lingva matematika terminologio kaj parolas pri aliaj esperatologiaj kaj interlingvistikaj interesiĝoj de nia antaŭmikrofona gasto. Multaj pliaj informoj troviĝas ĉe la adreso: [www.cb.uu.se/~kiselman]
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri polaj studoj en Cambridge-Universitato kaj pri la dua eldono de la premioj de Antonina kaj Jan Żabiński pro la dummilita savado de judoj. La premioj lastlunde estis enmanigitaj en Varsovio.
– La sciencbultena temo rilatas al la demando, kiel timo aŭ abomeno influas parkeradon.
– En la elsendo aŭdiĝas fragmente kanto de Alejandro Cossavella „Libera kant’” el la KD „Hej”.
– La akompana al la programinformo foto prezentas profesoron Christer Kiselman dum la lekcio en la 34-a SUS .
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D