Ludu

La 681-a E_elsendo el la 06.09.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia sondokumento referencanta al la nunjara UK en Seulo ni prezentas interparolon kun doktoro Maciej Stanisław Zięba, kiu kadre de la nunjara Internacia Somera Universitato gvidis unu el la nunjaraj IKU/AIS-kursoj „Dek diagramoj de la instruo de saĝuloj” de Toegye Yi Hwang – lernolibro de persona disvolviĝo el Fora Oriento”.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la komenciĝinta en Pollando nova lernojaro; al interesiĝo de eksterlandanoj pri aĉeto de loĝejoj en Pollando; al tre bonaj pritaksoj de poloj pri la pola mastrumado.
– La scienca bulteno alportas interesan informon pri dependeco inter perdo de la patro kaj telomerolongo ĉe infanoj.
– En la elsendo ni prezentas fragmente la kanton de Ĵomart kaj Nataŝa „Min vokas Iamo” el ilia KD Amu min.
– La foto ornamanta la programinformon el la Interreto rilatas al la komenciĝinta nova lernojaro 2017/2018.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D