Ludu

La 680-a E_elsendo el la 04.09.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia kroma lunda E-elsendo estas dediĉita tutece al la forpasinta fine de aŭgusto elstara E-poetino Marjorie Boulton kaj ŝia unua verko „Kontralte”. Kadre de ĝi vi trovas la arkivan elsendon de la E-Redakcio de Pola Radio el la 1960-a jaro dediĉitan al ĉi tiu verko, en kiu vi aŭdas la voĉojn de niaj karmemoraj kolegoj, geparolistoj de la landa programo kaj de la E-Redakcio de Pola Radio – Barbara Sokalówna kaj Piotr Rowiński.
– Nian elsendon ornamas la foto el la Interreto, prezentanta ĉi-foje junaĝan Marjorie Boulton.
– ATENTIGO: Nia sekva E-elsendo aŭdiĝos la plej proksiman merkredon.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D