Ludu

La 677-a E_elsendo el la 15.08.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– La komencan parton de la elsendo okupas informoj ligitaj kun la Festo de la Polaj Armeaj Fortoj solenata en la 97-a datreveno de la venka batalo apud Varsovio kontraŭ ekspansiantaj bolŝevistoj en 1920. Ni referencas ankaŭ al la solenata en Pollando religia festo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino, kiu tradicie venigis al la Maria-kultolokoj amason da pilgrimantoj, unuavice al la Hela Monto en Częstochowa.
– En la scienca bulteno ni informas pri esploroj elmontrantaj la cerbostrukturon en la kunteksto de homa religiemo. Alia informo rilatas al la demando kiel konstati, ke kelkaj birdoj pesas sian nutraĵon.
– La hodiaŭa sonraporto la laŭvican fojon referencas al la varmaj tagoj de la Seula UK. Ĉi-foje antaŭ nia mikrofono gastas LKK-ano PARK Chang Bok, kiu respondecis pri la videoregistraĵoj disbildigataj dum la kongresa tempo kaj videoraportoj pri tiaj eventoj kiel Solenaj Inauguro kaj Fermo, Nacia kaj Internacia Artaj Vesperoj. Nia gasto estis ankaŭ Jukka Pietiläinen, kiu ne nur ĝuis la kongresajn eventojn, sed partoprenis ankaŭ komitatajn kunsidojn kaj kolektis materialon por sia tradicia raporto postkongresa de Sezonoj. Ni interparolas fine kun Ana Striganova el la revuo „Esperanto” pri ŝia dumkongresa laboro kaj preparoj al la postkongresa numero de la revuo.
– La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj informoj estas paralele, t.e. samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.
– La programinformon akompanas la foto ligita kun la oficialaj solenadoj de la Festo de Polaj Armeaj Fortoj, prezentanta la Tombon de Nekonata Soldato en Varsovio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D