Ludu

La 676-a E_elsendo el la 11.08.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– La hodiaŭa sonraporto la laŭvican fojon referencas al la varmaj tagoj de la Seula UK. Ĉi-foje ni referencas al renkontiĝo kun laŭvica azia aŭskultanto de niaj elsendoj, ĉi-foje japano Yasuo Tabuchi, kiu i.a. esprimis la deziron, ke ni intervjuu multajn koreajn esperantistojn. Tion ni klopodis fari. Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Joĉo, se ni bone deĉifris Yi Yong-chol, kiu gvidis la eksurson D3 i.a. al la Dezajna Placo Dogndaemun kaj Bazaro Gwangjang, krome kunhelpis en la ekskurso E1 KSZ kaj Imjingak.
– La komencaj kulturaj informoj rilatas al eksterordinara ekspozicio en la krakova Europeum de la bildo de Madono kun sovaĝa frago, al la ĵus funkciigita portalo Polonikum kaj al la proksimiĝanta muzikfestivalo Laŭ la gotika itinero http://www.famd.pl/festiwale/festiwal-na-gotyckim-szlaku/64-2017/295-viii-edycja-letniego-festiwalu-wedrownego-na-gotyckim-szlaku.html
– En la programo ni memorigas la varsovian kanzonon pri alloga ripozo en Bielany-Arbaro, kiun plenumas la ensemblo de la Varsovia Politekniko furoranta antaŭ 30 jaroj dum la Varsovia UK.
– La kulturinformoj estas paralele, t.e. samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.
– La programinformon akompanas la foto el la retejo de la Seula LKK, kiu prezentas la Dezajnan Placon Dangdaemun.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D