Ludu

La 672-a E_elsendo el la 01.08.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia hodiaŭa E-elsendo jam el Varsovio ni prezentas la ferman paroladon de Mark Fettes, la prezidanto de UEA, kiun li eldiris dum la Solena Fermo de la 102-a UK en Seulo la lastan sabaton, t.e. la 29-an de julio 2017. El la Solena Fermo devenas la kanto de Kajto „Ĝis revido”, per kiu ĝi kantigis pli frue partoprenantojn de sia kantateliero, en la fermo ĉiujn kongresanojn.
– Komence de la elsendo ni referencas al la solenata en la tuta lando 73-a datreveno de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio 1944 kontraŭ la germana okupaciinto. Ni aŭdigas fragmente unu el la plej popularaj insurgentaj kantoj pri la varsoviaj infanoj, engaĝiĝintaj en la batalojn.
– La akompananta nian programinformon foto prezentas  infanojn,  insurgentojn 1944.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D