Novajoj

La Nacia Memortago pri la polaj viktimoj de la ukraina hombuĉado

Enretigita de: | Jul 11, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Laŭ la sejma decido el 2016 la 11-a de julio estas solenata kiel Nacia Memortago pri la polaj Viktimoj de la Hombuĉado efektivigita fare de ukrainaj naciistoj. La amasaj krimoj en la jaroj 1943-45 efektivigitaj kontraŭ poloj flanke de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, Ukraina Ribela Armeo kaj ankaŭ SS-divizio Galizien kaj aliaj ukrainaj formacioj kunlaborantaj kun germanoj estas konataj parolturne kiel Wołyń-krimo. Ilia kulimino okazis la 11-an de julio 1943, kiam la trupoj de UPA (Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj) en kunordigita maniero atalis ĉirkaŭ 150 polajn loĝlokojn brutale elmurdinte 10-12 mil iliajn loĝantojn. Laŭ la takso de polaj historiistoj Wołyń-krimo estis hombuĉa etna purigado, en kiu ĉefe en Wołyń-regiono kaj en la Orienta Galicio –  pereis entute 100 mil personoj, kelkaj fontoj diras pri 120-130 mil viktimoj. La pasintjara sejma rezolucio konstatas, ke sole plena vero pri la historio estas la plej bona vojo al interpaciĝo kaj reciproka pardono.

El la elsendo 11.07.2017. Legas Barbara – 1’36”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0029598

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj