Ludu

La 671-a E_elsendo el la 26.07.2017 ĉe www.pola-retradio.org 

– La dua sonraporto el Seulo, el la 102-a UK enhavas alrigardon al la lunda, marda kaj merkreda kongresprogramo. En ĝi vi trovas sonbildojn pri Kleriga Lundo – Kanto-Kun-Kant-Kanonado, interparolon kun Richard Delamore kaj Chuck Smith pri Amikumo, pri kiu ili parolis ankaŭ ekster la programo de la Kleriga Lundo. Ni surbendigis etan sonscenon pri la filatela giĉeto, kie eblas aĉeti memoraĵojn ligitajn kun la 102-a. Fine ni renkontiĝas kun nia aŭskultanto Tagiĝo, Hoi Jung-Chung, kiu aŭskultas nin ankaŭ dum la kongresa tempo.
Muzike akompanas ni citaĵoj el la programo de la Nacia Vespero.
– La akompananta nian programinformon foto prezentas elbusan alrigardon al Koreio dum la ekskurso al Buyeo – iama ĉefurbo de Baekje.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D