Ludu

La 663-a E_elsendo el la 30.06.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia nunsemajna vendreda programo ni gastigas antaŭ la mikrofono la renkontitan en Roterdamo ĉi-printempe Guilherme Fians el Brazilo, kiu faras en Francio antropologiajn esplorojn pri la E-komunumo kaj movado.
– Niaj kulturkronikaj informoj koncernas novan nematerian kulturheredaĵon de Unesko sur la pola listo, kiun konsisitigas puntaĵoj el Koniakowa; la komenciĝontan komence de julio en Krakovo 41-an sesion de Unesko-Komitato pri la Monda Heredaĵo kaj teatrajn okupojn en iu el la polaj punestabloj, kiu havas i.a. reensociigan efikon por arestitoj.
– En la E-komunuma rubriko ni informas pri la 60-jariĝo de la konata, brazila institucio Bona Espero pasonta la 25-an de julio 2017. Oni vaste malfermas pordojn kaj korojn por ĉiuj, kiuj ŝatus tiuokaze inter la 22-29.07.2017 partopreni la eventon anticipe konfirmonte tion per la retadreso: bonaespero.brasil-heliko-gmail.com aŭ telefonante al. 062 3446 1175.
– Muzike eĉ per fragmentoj de tri siaj kanzonoj akompanas nin hodiaŭ Alejandro Cossavella estadanta en Bona Espero. Temas pri „Ene” kaj „Gravas” el la KD „Hej” kaj pri „Unutona sambo” el la KD „Brazila Kolekto – Tom Jobim – en Esperanto”.
– La akompananta nian programinformon interreta foto prezentas la plej grandan puntaĵon de la mondo el Koniakowa (la suda Pollando) kun 5-metra diametro.
– La kulturkronikaj informoj kaj la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D