Ludu

La 648-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 09.05.2017:

– Nia nunsemajna E-elsendo denove enhavas literaturan segmenton, en kiu ĉi-foje aŭdiĝas la jam 55-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al solenaĵoj omaĝantaj la finon de la 2-a mondmilito en 1945 kaj al konferenco organizita de la Pola Instituto en Vieno „Eŭropaj intelektaj elitoj sub la germana okupacio 1939-1945”. Ni informas krome pri granda parado de lokomotivoj, okazinta komence de la monato en la loko Wolsztyn.
– La sciencbultenaj temoj informas pri vivprobablo sur unu el la lunoj de Saturno kaj pri tio, ke katoj ŝatas homojn.
– Hodiaŭ ni memorigas la kanzonon de Grazia Barboni el ŝia KD Grazia kantas De André
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.
– La foto akompananta la hodiaŭan programinformon prezentas la foton rilatan al la lokomotivejo en la loko Wolsztyn.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D