Ludu

La 646-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 03.05.2017:

– Nia nunsemajna sondokumenta parto enhavas la prezenton de Ionel Onet dum la lastsabata (29.04.2017) Malferma Tago en Roterdamo pri la eldonejaj aktualaĵoj.
– La komencaj novaĵoj rilatas al la hodiaŭa nacia festo en Pollando, la 226-a datreveno de la proklamo de la 3-Maja Konstitucio, al la Festivalo de religia muziko Gaude Mater disvolviĝanta en kelkaj polaj urboj, unuavice en Częstochowa.
– La sciencbultena temo traktas la unuajn genetikajn esplorrezultojn de du reprezentantoj de la unua pola Piast-dinastio, kiuj alportis interesajn rezultojn.
– Muzike akompanas nin fragmente la kanzono „Ho’ renkontiĝo” de ĴeLe, t.e. Ĵenja kaj Lena Wilke el ilia KD „En Esperantujo”.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.
– La foto akompananta ĉi-informon prezentas la foton de la pentraĵo de Jan Matejko dediĉita al la proklamo de la 3-maja Konstitucio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D