Ludu

La 642-a E-elsendo el la 19.04.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– Hodiaŭ ni memorigas la februaron simpozion okazintan kadre de la februara Interlingvistika Sesio en Poznano dediĉitan al la temo „Lernanto en la lingvolerna procezo”. Ni prezentas la 1-an parton de la prelego de Przemysław Grzybowski titolita „Ankaŭ vi estas Fremdulo. Problemoj de interkultura edukado”.
– La komencaj aktualaĵoj referencas al la 74-a datreveno de ribelo en la varsovia getto, al 10 novaj poloj postmorte distingitaj per la medalo de Yad Vashem Justuloj inter la Nacioj de la Mondo; al 40 mil nekonataj ĝis nun atestoj pri la helpado de poloj al judoj dum la 2-a mondmilito, kiujn kolektis la Fondaĵo Lux Veritatis.
– La sciencbultena temo traktas apartan protektoprogramon de mevoj kaj sturnoj kontraŭ trudbestoj kaj science eksplikas, kio kaŝiĝas malantaŭ la rideto de Gioconda.
La aktualaĵoj kaj la scienbultenaj temo jestas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Muzike akompanas nin Manuel per la kanzono „La fremdulo” el lia KD „MIrindaĵoj”.
La programinformon akompanas foto liganta al la varsoviaj solenaĵoj omaĝe al la 74-a datreveno de la ekslplodo de ribelo en la varsovia getto.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D