Ludu

La 639-a E_elsendo el la 07.04.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia programero Koninda Pollando ni informas pri la nunjare aldonitaj objektoj al la listo de la polaj historimonumentoj.
– La komencaj kulturtemaj informoj referencas al la kultureventoj ligitaj kun la proksimiĝanta apogeo de la Karesma Periodo, t.e. la plej granda en Eŭropo publika krucovojo, kiu okazos la plej proksiman sabaton en Poznano (la okcidenta Pollando), kaj al la tn. Karesmaj Altarkurtenoj, kiuj en tiu periodo iam kovris la altarojn en la romkatolikaj preĝejoj.
– La nunsemajnaj E-komunumaj informoj informas pri la lastĵauda libroprezento en Hispanio, en kiu gravan rolon de sekreta lingvo plenumis Esperanto; pri Zamenhofjara poŝtkarto eldonita de la Pola Poŝto. Pri simfonio Esperanto, kiu aŭdiĝos en la Podlaĥia Filharmonio la plej proksiman merkredon.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– La akompana al ĉi tiu programinformo foto (el la Interreto) prezentas la historian Karesman Altarkurtenon el la preĝejo en Orawka.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/watch?v=k3dhDmdOMbo