Ludu

La 638-a E-elsendo el la 04.04.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia hodiaŭa antaŭmikrofona renkontiĝo kun Maciej Jaskot referencas al la 58-jariĝo de la unua profesia E-Redakcio en la historio de E-radiofonio, kreiĝinta en la strukturo de Pola Radio. Red. Maciej Jaskot venis al ĝi jam en ĝia lasta fazo, sojle de la transformiĝo de la publika programo al la podkasta Pola RetRadio. La akompana al ĉi tiu informo foto el 2006 prezentas de maldekstre la tiutempajn laborantojn kaj kunlaborantojn: Maciej Jaskot, Gabi Kosiarska, Barbara Pietrzak (la estro), Wojtek Usakiewicz, Milada Szwedo kaj Janusz Myzik.
– Komencaj aktualaĵoj koncernas rekordan nutraĵeksporton de Pollando en 2016 kaj agnoskon de la 650-jara kverko „Józef” – la Eŭropa Arbo 2017.
– La sciencbultena temo rilatas al la israelaj esploroj pri seriozaj sekvoj de manko de vitamino B1 (tiamino) ĉe suĉiinfanoj, kiuj estis nutritaj per lakto senigita de ĉi tiu vitamino kaj pri neceso de severa kontrolado de servataj al ili suplementoj de la patrina lakto.
– Muzike akompanas nin Feri Floro per la kanzono „Vent’ printempa”. Ni memorigas ankaŭ la komponaĵon dediĉitan al la E-Redakcio de Pola Radio, komponitan kaj kantitan de nia pola aŭskultanto Andrzej Bach.
La aktualaĵoj kaj la scienbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/watch?v=P5MKjj8Yp5s