Ludu

La 637-a E_elsendo el la 02.04.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia hodiaŭa felietono pri koninda polo estas dediĉita al unu el la plej elstaraj polaj komponistoj, Karol Szymanowski, kies 80-a mortodatreveno pasis la 29-an de marto.
– La komencaj kulturtemaj informoj rilatas al la gastkoncertoj de la pola ensemblo de kanto kaj danco „Śląsk” dum Dollywood Festival of Nations en Tennessee, Usono kaj al la ekspozicio en la varsovia Chopin-muzeo dediĉita al ŝatokupo de Chopin, kiu estis opero.
– La nunsemajnaj E-komunumaj informoj koncernas ĵus publikigitan poemaron de la hispana poetino María Ángeles Maeso en la dulingva, hispana-esperanta versio en la eldonejo Lastura http://lastura.es/, aĉeteblan ankaŭ en la hispanaj vendejoj. Ni informas krome pri Semajno de Turismo kaj Kulturo en la hispana Tossa de Mar, kiu okazos ĉi-aŭtune (https://kulturcentro.blogspot.com.es).
– Muzike ni citas el unu el la sileziaj popolaj kantoj en la plenumo de la ensemblo „Śląsk”, el la komponaĵo de Karol Szymanowski „Harnasie” (Montarrabistoj) kaj fine el la komponaĵo de Chopin inspirita de opero de Mozart. Aŭdiĝas krome popola kataluna muziko.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– La akompana al ĉi tiu programinformo foto (el la Interreto) prezentas la scenon el la baleto de Karol Szymanowski „Harnasie”.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D