Sciencaj informoj

Pola kontribuo al rapida rekono la postradiada malsano

Enretigita de: | Mar 21, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Polaj kaj usonaj sciencistoj malkovris markilojn en la sango, kiuj respondecas pro la postradiada malsano. Dank al tio sufiĉas unu tago kaj ne – kiel ĝis nun unu semajno – por diagnozi ĉu iu ricevis vivminacan dozon de la radiado kaj kiaj estas la ŝancoj de transvivo. Tio gravas ne sole en la situacio de eksplodo de la atombombo, sed ankaŭ en averio de la nuklea elektrejo,  eĉ averio de aranĝaĵo por radioterapio. Ĝis nun dum la unua semajno post la vivdanĝera evento ne eblis difini, kiu inter multaj personoj ricevis mortminacan dozon, kiu neminacan. La prilaborita testo donas fidindajn rezultojn 24 horojn post la evento, dank’ al kio homoj minacitaj havas pli da tempo por kuracado. Sciencistoj malkovris en la sango markilojn, konkrete mikroRNA-elementojn, kiuj atestas, kiu ricevis la mortminacan dozon de radiado baze de kio eblas difini la vivoŝancojn. Por la ekzamenado sufiĉas nur sangoprovaĵo. MikroRNA-elementoj kreiĝantaj en niaj ĉeloj reguligas la funkciadon de genoj. Ili troviĝas en sero estas stabilaj kaj facilas ekzameni ilin per la metodoj de la molekula biologio. En la plej novaj esploroj sciencistoj el Pollando kaj Usono malkovris, ke ekzistas konkretaj mikroRNA-elementoj, kiuj kreiĝis sekve de forta joniga radiado. Ili spegulas tion, kio okazas en la damaĝitaj ĉeloj. Dank’ al tiuj esploroj – kiujn flanke de Pollando partoprenis d-ro Wojciech Fendler – en situacio de amasa minaco eblos ekzameni multajn personojn apartigante tiujn, kiuj bezonas tujan helpon.

El la elsendo 21.03.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 1’56”

sc_bp_tm_Rapide diagnozi postradiadan malsanon_01’56”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511150

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj