En la pasintjara plebiscito de la legantoj de National-Geographic Polska (2016) por la plej novaj vidindaj lokoj en Pollando inter 7 elektitaj objektoj troviĝas ankaŭ la centro Hydropolis en Vroclavo. Temas pri eksterordinara ekspozicio pri ĉiaj aspektoj de la akvo.  La kvanto de la akvo sur la Tero estas senŝanĝa de milionoj da jaroj kaj  plenumas esencan rolon en ĉia vivo sur nia planedo. Laŭ sciencistoj la vivo en la akvo aperis antaŭ ĉ. 3,3 miliardoj da jaroj. La ekspozicio rakontas pri ĝia evoluo kaj ebligas  kompreni ĝian esencan signifon ekde ĝiaj funkcioj en la homa ĉelo ĝis oceaniaj fluoj, kiuj influas la klimaton de la Tero. La  ekspozicio ne limiĝas nur al la Tero, ĉar la akvo fundamentis ĉian vivon en la Kosmo kaj sciencistoj daŭre renkontas tie akvospurojn. La originala scenografio kaj amaso da elektronikaj rimedoj, inkluzive de pli ol 60 tuŝmonitoroj garantias fascinan aventuron, en kiun estas engaĝitaj ĉiuj sensoj, kiel ekzemple en la esplorado de oceanaj profundoj, kiuj estas kaj misteraj kaj plenaj de ekzotikaj kreaĵoj. En Hydropolis eblas do ekscii pri la fascina mondo de bioluminesko, pri la ekosistemoj de hidrotermaj fundofendoj, kie la temperaturo de la akvo atingas 400 celsiusajn gradojn. Tuŝproksime en Hydropolis estas la tinusa benko kaj grandega ŝarko, muskomuro kaj modeloj de hidroteknikaj aranĝaĵoj kiel i.a. modelo de batiskafo „Trieste” laŭ la grandeco 1:1 per kiu en 1960 du plonĝistoj atingis la fundon de la Mariana Ravino. Eblas eniri la malvastan kapsulon aŭskultante la sonon de la akvoprofundo. La akvosonoj en Hydropolis daŭre akompanas vizitanton, kiel fluantaj rojoj, intensa pluvo, ondosusurado ĉe paradiza plaĝo. Cetere la vizitantoj povas mem produkti la sonon de la proksimiĝanta fulmotondro en instalaĵo liganta arton kun scienco sub la titolo  Simfonio re-minora. En Hydropolis la akvo estas konsiderata ankaŭ laŭ la vidpunkto de ĝia influo je  la homo. Konsiderante, ke 60 procentoj de nia korpomaso  konsistas el akvo ĉies scivolemon kontentigos informoj pri la funkcioj de la akvo en la homa organismo. Ĉar ekde la komenco ĉiuj grandaj civilizacioj disfloris najbare de la akvo, homo klopodis subordigi ĝin kaj utiligi por siaj celoj. En ĉi tiu segmento Hydropolis prezentas la akvoinventaĵojn de grandaj antikvaj inĝenieroj, evoluon de la antikva egipta civilizacio. Sed Hydropolis ne signifas sole ekspedicion en la pasintecon, ebligante kompreni la funkciadon de nuntempaj urboj kun komplikaj infrastruturaj sistemoj,  en kiuj la unuarangan rolon plenumas ilia administrado, liverado de akvo al la loĝejoj kaj forprenado de forfalaĵoj kaj de akvo jam uzita. Hydropolis situanta en historia, 19-jarcenta subtera akvoreceptaklo de pura akvo havas la surfacon de 4 mil kvadrataj metroj. La ekspozicio ĉirkaŭprenas 8 temsferojn, en  kiuj ĉiu prezentas akvon laŭ malsama, fascina vidpunkto.  Ne eblas elĉerpi la riĉan  temaron de Hydropolis en la informa felietono. Restas sole  inviti al konatiĝo kun ĝi dum iu el la vizitoj en  Vroclavo (la sudokcidenta Pollando). 

El la elsendo 10.03.2017. Legas Barbara – 4’42”